Jardine Matheson | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno • publika kompanio vd | ||
Dum | 1-a de julio 1832 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Fondintoj | William Jardine • James Matheson vd | |
Sidejo | Hamiltono | |
Lando | Bermudo | |
Estr(ar)o | John Witt | |
Dungitoj | 464 000 (stato: 2019) | |
ISIN-kodo | BMG507361001 | |
TTT | Oficiala retejo | |
Jardine Matheson Holdings Limited (ĉine 怡和控股有限公司, pinjine: Yíhé kònggǔ yǒuxiàn gōngsī) estas multnacia firmao kun fokuso sur Sudorienta Azio kaj ties filioj inkluzivas Jardine Pacific, Jardine Motors, Hongkong Land, Jardine Strategic Holdings, DFI Retail Group, Mandarin Oriental Hotel Group, Jardine Cycle & Carriage and Astra International [1][2][3].
Ĝi estis establita en 1832 kiel Jardine, Matheson & Co. Ĝi okupiĝas pri areoj kiel posedaĵo, hoteloj, konstruo, podetala komerco, financo kaj transporto. La firmao estas registrita en Bermudo, sed la ĉefa administrado troviĝas en Jardine House en Honkongo.
Jardine Matheson daŭre estas kontrolita fare de la posteuloj de unu el la fondintoj de la firmao, komercisto (taipan) William Jardine.
La firmao estis establita en Kantono la 1an de julio 1832 post kiam skotaj komercistoj William Jardine kaj James Matheson interligis fortojn. En 1834 ili sendis sian unuan privatan ŝarĝon de ĉina teo al Anglio. Krome, ili poste komercis pri ĉina silko, kaj la revenkargo al Ĉinio plejparte konsistis el hinda opio. Post kiam la ĉinaj aŭtoritatoj konfiskis grandan stokon de opio kaj detruis ĝin en 1839, la firmao turnis sin al la brita registaro por helpo. Tio kondukis al la unua opia milito, kiu finiĝis en ĉina malvenko kaj kiu, interalie, malfermis la landon al laŭleĝaj opioimportado.